Kalvinana preĝejo (Rudabánya)

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Rudabánya.

Kalvinana kirko de
Rudabánya
Kalvinana kirko en Rudabánya
Kalvinana kirko en Rudabánya
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rudabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko frugotika kirko estis konstruita en la 14-a jarcento. En la sekva jarcento ĝi estis pligrandigita ricevanta ankoraŭ 2 navojn kaj 3 kapeletojn. En 1555 kaj 1576 la turkoj faris detruetojn, tial la katolika kirko longe ne estis uzata, krome la loĝantoj iĝis kalvinanaj. En 1595 jam la kalvinanoj profitis la kirkon. Inter 1664-1666 oni konstruis interne muron, kiu disigis la konstruaĵon je uzebla kaj ruina partoj. La ruina parto estis plene malkonstruita. La nun videbla preĝejo formiĝis en la 18-a jarcento per alkonstruo de vestiblo. En 1789 oni konstruis apartan sonorilstablon, en 1896 kvadrata kampanilo konstruiĝis. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj arkeologiaj esploroj, poste renoviĝo okazis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto kaj ĝi havas 2 enirejojn. Ekstere ĉe piliero estas videbla sunhorloĝo (tre malofta en Hungario). Menciindas la fera pordo el la 14-a jarcento. Interne sur la muroj oni trovis freskopartojn trovitajn en 1928. Oni supozas, ke ili estis pentritaj en la 1430-aj jaroj. Krome esta 2 tomboŝtonoj. La predikejo fariĝis en 1767. Fine supre (kiel la foto prezentas) la pentrita kasona plafono estas videbla pentrita en 1675, repentrita en 1758.

Fontoj redakti

 
Kalvinana kirko en Rudabánya
 
La kasona plafono