Kalvinana malnova preĝejo (Pápa)

La Kalvinana malnova preĝejo estas kultura konstruaĵo en Hungario, en urbo Pápa.

Kalvinana malnova preĝejo de
Pápa
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La reformacio atingis Pápa-n jam en la 1520-aj jaroj, en 1537 plejparto de la loĝantoj estis luteranoj, kiuj uzis la paroĥan katolikan kirkon ĝis 1580, poste la kalvinanoj uzis ĝin. Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi plene estis detruita, sed en 1610 oni konstruis pli novan preĝejon. En 1629 la incendio detruis ĝin. En 1660 la katolikoj trude okupis la kirkon, sed post 3 jaroj la kalvinanoj konstruis propran preĝejon. En 1718 la reĝo ordonis forpreni ĝin, la kalvinanoj povis aŭdi mesojn nur en stokejo pri agrikulturaj iloj. En 1752 la kalvinanoj rajtis aŭdi mesojn ekster Pápa en vilaĝo Adásztevel. Laŭ pli nova leĝo en 1783 kun permeso la kalvinanoj konstruis la nun videblan preĝejon en loko de la menciita stokejo. Inter 1784 kaj 1941 tio estis oficiale kalvinana preĝejo, poste ekfunkciis la Kalvinana preĝejo (Pápa). En 1856 orgeno alvenis, sed pli frue oni konstruis la necesan galerion. La orgeno estis transmetita al la nova preĝejo. La malplena konstruaĵo iĝis muzeo ekde 1972. Ĝi estis restaŭrita en 2017.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas en profundo de korto, laŭ la leĝo sen turo. Interne galerio estas videbla laŭ 3 flankoj. La baroka predikejo estis farita en Sopron en la 18-a jarcento.

Fontoj redakti