Kalvinana nova kirko (Hódmezővásárhely)
(Alidirektita el Kalvinana nova preĝejo (Hódmezővásárhely))
La nova Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely.
Kalvinana nova preĝejo de Hódmezővásárhely | |
---|---|
Kalvinana nova preĝejo en Hódmezővásárhely
| |
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hódmezővásárhely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Dato de konsekro | 1799 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1792–1799 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
La dua kalvinana preĝejo de Hódmezővásárhely konstruiĝis post permeso de Jozefo la 2-a en la 1790-aj jaroj. La unua meso okazis en 1796.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado estas la turo, sube la ornama ĉefenirejo estas. Flanke de la navo troviĝas la alia enirejo. La pinto de la turo estas bulboforma, pli malsupre observejo (rondbalkono) troviĝas por la fajrobrigado. Sur la ekstera muro oni metis memortabulon pri iama kantoro. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis 2 galeriojn. En la preĝejo oni gardas arĝentan ciborion faritan en 1761.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2013-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare