Kalvinana preĝdomo (Kiskőrös)

Kalvinana preĝdomo en Kiskőrös

La kalvinana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kiskőrös (Hungario).

Kalvinana preĝdomo de
Kiskőrös
Kalvinana preĝdomo en Kiskőrös
Kalvinana preĝdomo en Kiskőrös
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kiskőrös
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1807 alvenis la unua kalvinana familio al tiam pura luterana komunumo Kiskőrös, iom poste pliaj kalvinanoj. La unua kalvinana diservo okazis en 1912 kaj en la sekva jaro estis fondita kalvinana grupo, kiel filio de Cegléd. En 1914 ekfunkciis la unua kalvinana preĝdomo, la dua en 1926. Post 2 jaroj la grupo ricevis paroĥan rajton. En 1937 sonorilostablo ekfunkciis. En 1944 stato de la preĝdomo estis vivdanĝera, tial ĝi estis malkonstruita. En 1948 la kalvinanoj aĉetis domon kaj en 1949 ĝi estis konsekrita preĝdomo. En 1994 ĝi estis renovigita, inter 2009-2013 pli grandaj renovigaj laboroj okazis. La sonorilostablo kadukiĝis en 2016, poste pli nova estis konstruita en 2021.

Konstruaĵo redakti

La origina teretaĝa domo kun mansardo estis ŝparkaso aŭ malgranda banko konstruita en 1914. Ĝi situas en korto, sed la fasado plene atingas la trotuaron. La domo havas enirejon dekstre, sed estas ankaŭ korta enirejo maldekstre.

 
Enirejo

Fontoj redakti