Kalvinana preĝejo (Átány)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Átány (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Átány
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Átány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Heves
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko jam funkciis katolika kirko en tiu loko (laŭ kelkaj opinioj konstruita en la 15-a jarcento). En la 1550-aj jaroj la vilaĝanoj kalviniĝis, ili uzis jam la kirkon. Nature ili faris la necesajn riparojn kaj trakonstruojn. En la fruaj 1700-aj jaroj la turo estis plialtigita, inter 1781 kaj 1783 la navo estis pligrandigita, poste trakonstruita inter 1781-1783. Denove oni pligrandigis la navon en 1801, samtempe nova turo konstruiĝis. La orgeno estis farita en 1816, renovigita en 1862. Ekde 1985 oni aranĝas ĉiujare orgenkoncertojn. En la 1990-aj jaroj diversaj renovigaj laboroj okazis, sed en 1999 la inundo faris vivdanĝera la kirkon. En la jaroj 2000 kaj 2001 oni faris la necesajn laborojn.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas en la mezo. La kuboforma absido situas kontraŭ la turo, inter ili la larĝa navo. Interne la galerio formas U-majusklon. La predikejo estis farita en 1783.

Fontoj redakti