Kalvinana preĝejo (Óbuda)

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Óbuda. Ĝi estas la plej malnova kalvinana preĝejo en la nuntempa Budapeŝto.

Kalvinana preĝejo de
Óbuda
Kalvinana preĝejo en Óbuda
Kalvinana preĝejo en Óbuda
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Óbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1786
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (copfo)
Konstruado 1785–1786
Specifo
Enhaveco 450 sidlokoj, 30 starlokoj
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1566 oni fondis kalvinanan rondon en Óbuda, kiu estis tiam grava urbo. Ĝis fino de la 17-a jarcento la loĝantoj estis precipe kalvinanoj, ili profitis la iaman katolikan kirkon dum dominado de la turkoj, eĉ la kalvinanoj havis ankaŭ propran lernejon. En 1698 la katolikoj reakiris la preĝejon. Dum la kontraŭreformacio la kalvinanoj vizitis mesojn kaŝe, poste en la 1740-aj jaroj en dometo kun permeso. En 1786 la kalvinanoj ekkonstruis la nun videblan preĝejon, pli frue en tiu loko situis palaco por la hungaraj reĝoj. La turo estis konstruita nur en 1788. Dum inundo de la Danubo (1838) la akvo estis 2 metrojn alta en interno de la kirko. La orgeno ekfunkciis en 1848, pli nova alvenis en 1899, poste dufoje renovigita.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en korto. La konstruaĵo laŭ la fasado havas meze unue kvadratan turon (sube estas la enirejo), kiun sekvas la unusola navo. Pinto de la turo estas okangula kaj formas bulbon. Interne estas videbla galerio ĉe la enirejo, krome estas alia galerio kontraŭe. La predikejo estas origina.

Fontoj redakti