Kalvinana preĝejo (Abaújkér)

La Kalvinana preĝejo de Abaújkér estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Abaújkér.

Kalvinana preĝejo de
Abaújkér
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Abaújkér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni supozas, ke la romanika kirko estis konstruita en la 1200-aj jaroj. La unua mencio okazis en 1332. La kirko gotikiĝis en la 15-a jarcento, tiam oni faris la gotikajn fenestrojn. Ekde mezo de la 16-a jarcento jam la kalvinanoj uzis la preĝejon. En 1857 fajro kaŭzis damaĝojn. En la sekvanta jaro oni faris la necesajn riparojn, dum oni ekvidis freskojn sur la muroj, sed ili restis kovritaj. Renovigaj laboroj okazis en 1926 kaj post jardekoj.

Konstruaĵo redakti

La simpla malgranda preĝejo situas sola en korto inter arboj. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias. La navo havas supre firstotureton 5 metrojn altajn kaj 4 romanikajn, 2 gotikajn fenestrojn. La rektangula absido estas pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo. La absido havas 2 apogpilierojn. Interne la muroj estis blankaj.

Fontoj redakti