Kalvinana preĝejo (Békéscsaba)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Békéscsaba (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Békéscsaba
Kalvinana preĝejo en Békéscsaba
Kalvinana preĝejo en Békéscsaba
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 280 sidlokoj
Longo 21,5 m (interne)
Larĝo 11 m (interne)
Alto 44 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Ekde komenco de la 20-a jarcento vivis kalvinanoj en Békéscsaba. Ili fondis apartan eklezian grupon en 1907. Post 5 jaroj ili konstruis kirkon. La orgeno havas saman aĝon kun la konstruaĵo. En 1985 ŝtormo detruis la turopinton. En 2002 oni metis vitralojn en la fenestrojn, tio estas malofta ĉe la kalvinismo. En 2003 renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto laŭ flankostrato. La fasado estas simetria, meze la enirejo kun kvadrata turo troviĝas. La turopinto estas plurlatera svelta piramido. En flankoj de la turo po unu ŝtuparoturoj aliĝas. La ĉefnavo havas larĝan krucnavon kaj finiĝas en okangula absido.

Fontoj redakti

Aŭdu ankaŭ redakti