Kalvinana preĝejo (Bisse)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Bisse (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Bisse
Kalvinana preĝejo de Bisse
Kalvinana preĝejo de Bisse
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Bisse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Baranya
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 180 sidlokoj, en la galerio 30
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Jam estis en tiu loko gotika katolika kirko en la mezepoko. Oni konjektas, ke en la 16-a jarcento la loĝantoj kalviniĝis. Inter 1795 kaj 1798 oni konstruis pli novan konstruaĵon, sed oni profitis la fundamenton kaj eble aliajn partojn. La formo videbla nuntempe estis konstruita en 1805. La turopinto estis farita en 1968, la turo havas 2 sonorilojn. La aktuala arkeologia esploro ne okazis, tial mankas pruvoj pri la gotika deveno.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La ĉefa enirejo troviĝas en flanko de la navo, krome estas alia enirejo en flanko de la turo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimo. La predikejo estis farita el ligno.

Fontoj redakti