Kalvinana preĝejo (Debrecen, placo Árpád)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo de Debrecen, laŭ placo Árpád.

Kalvinana preĝejo (Debrecen, placo Árpád)
Kalvinana preĝejo de Debrecen, placo Árpád
Kalvinana preĝejo de Debrecen, placo Árpád
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Debrecen
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Dato de konsekro 1914
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19111913
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Alto 51 m (turo)
Konstrumaterialo skulptitaj ŝtonoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Debrecen en la 1880-aj jaroj tri kalvinanaj kirkoj funkciis, kiuj ne estis sufiĉaj. Oni decidis konstrui 2 pliajn, Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth) estis preta jam en 1887. Pli frue en 1873 la eklezio heredis sumon por konstrui kirkon ĉe placo Árpád. Konstruado de tiu ĉi preĝejo okazis inter 1911 kaj 1913. La orgeno estis farita en 1912. Dum la 2-a mondmilito la konstruaĵo difektiĝis, poste ĝi estis renovigita. Pli novaj eksteraj renovigaj laboroj okazis en la 2010-aj jaroj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de placo, kiu nuntempe estas trafika nodo. Dum la socialismo ankaŭ deketaĝa loĝdomo konstruiĝis, kiu faris malbona la vidon al la preĝejo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. La ĉefenirejo funkcias tra la turo. Super la ĉefenirejo estas tre granda fenestrorozo. Interne kontraŭ la ĉefenirejo situas simpla predikejo, super la enirejo sur galerio la orgeno funkcias. La internaj muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.

Fontoj redakti

 
 
La preĝejo en 1953