Kalvinana preĝejo (Edelény-Finke)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Edelény (Hungario), en urboparto Finke (ĝis 1950 memstara vilaĝo).
Kalvinana preĝejo de Edelény-Finke | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Edelény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1846–1854 |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio Redakti
La unua mencio pri katolika kirko de Finke okazis en 1300. La vilaĝo iĝis konata pilgrimloko en la 15-a jarcento. En 1580 la loĝantoj elektis la kalvinanan eklezion, samtempe la kirko iĝis kalvinana ĝis 1595, poste pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi ruiniĝis. La kalvinanoj konstruis novan preĝejon inter 1846-1854.
Konstruaĵo Redakti
La preĝejo situas en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, sed super la enirejo pluvŝirmilo reliefas. La plej supre ligna firstotureto troviĝas. La alia flanko de la simpla navo finiĝas en trapezo. La muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Interne post la enirejo ligna galerio estis konstruita por la orgeno. Same interne ligna ŝtuparo kuras al la galerio.
Fontoj Redakti
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2021-08-08 per la retarkivo Wayback Machine