Kalvinana preĝejo (Egerlövő)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Egerlövő (Hungario). Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la komunumo.
Kalvinana preĝejo de Egerlövő | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Egerlövő
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Egerlövő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj, 100 starlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
La katolika romanika preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento, sed oni konjektas, ke la plej malnova parto devenas el la 12-a jarcento. Dum dominado de turkoj la loĝantoj akceptis la kalvinanajn instruojn. Restis ŝpuroj pri tio, ke post la turka erao la kirko estis restaŭrita. En 1828 la kirko estis trakonstruita: sur la duonrondan absidon oni konstruis la kvadratan turon. Ankaŭ granda krucnavo estis konstruita. La orgeno estis farita en 1903, tial la galerio estis plilongigita. En 1986 arkeologia esplorado, poste plena renovigo okazis.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la turo kun enirejo reliefas. Estas ankaŭ pluraj enirejoj en finoj de la krucnavo, fine estas enmurita enirejo ĉe la ĉefnavo. La ĉefnavo situas inter la absido/turo kaj krucnavo, la krucnavo estas pli longa, ol la ĉefnavo, sed ilia alteco samas. Interne la predikejo kaj la brunaj benkoj estas postbarokaj kaj faritaĵ ĉirkaŭ 1790.
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj