Kalvinana preĝejo (Encs-Abaújdevecser)

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Encs (Hungario). Ĝi troviĝis ĝis 1984 en memstara vilaĝo Abaújdevecser.

Kalvinana preĝejo de
Encs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Encs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 16 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum dominado de turkoj la loĝantoj de Abaújdevecser konvertiĝis al kalvinismo. Ili havis lignan kirkon supozeble ekde 1696, kiu cindriĝis pro incendio en 1840. La nun videbla kirko (tamen sen turo) estis konstruita en la sekva jaro. La turo estis konstruita en 1895.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en la kalvinana tombejo. La fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas arka piramido. La enirejo funkcias tra la turo kaj pluvŝirmilo kovras ĝin. La navo estas brikoforma. La absido estas duonronda. La muroj estas laŭ la kutimoj blankaj.

Fontoj redakti