Kalvinana preĝejo (Felsőgöd)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Göd, iam en Felsőgöd.
Kalvinana preĝejo de Felsőgöd | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Göd (Felsőgöd)
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Göd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 160 sidlokoj |
Ligiloj | |
Historio redakti
En Felsőgöd de la komenco ĉiam vivis kalvinistoj sporade. Ili havis eklezian grupon kune kun Alsógöd kaj Sződliget ekde la 1920-aj jaroj. La grupo apartenis al Vác. La preĝejo de Felsőgöd estis konstruita en la 20-a jarcento kaj lastfoje renovigita en 2002. En Göd ankaŭ kalvinana lernejo funkcias.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas en korto laŭ trotuaroj de stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas, sed antaŭ la turo arkado reliefas laŭ la fasado kun unu aperturo kaj flanke po unu aperturoj. Kelkaj ŝtupoj kuras al la arkado. La enirejo funkcias tra la arkado kaj turo. La turpinto estas plurlatera svelta piramido. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.