Kalvinana preĝejo (Felsőzsolca)

La kalvinana preĝejo de Felsőzsolca estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Felsőzsolca (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Felsőzsolca
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőzsolca
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado 1957
Specifo
Enhaveco 150 homoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kalvinanoj vivis en tiu komunumo ekde la dua duono de la 16-a jarcento kaj en 1597 ili havis paroĥon kaj kirkon. En la frua 17-a jarcento jam la plena loĝantaro estis kalvinana, sed ĉirkaŭ 1650 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento pro politiko de Habsburgoj la alvenintaj loĝantoj estis nur katolikoj. Dum la socialismo diversaj homoj alvenis, ankaŭ kalvinanoj. Ili konstruis preĝdomon kun ebena tegmento en la jaro 1957, selan tegmenton kaj sonorilostablon, iam ankaŭ flankonavojn. Ekde 2012 kalvinana bazlernejo ekfunkciis en la urbeto. En 2019 estis aĉetita proksima domo konvena por kunvena domo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. Antaŭ fasado la parte turo, parte sonorilstablo plene reliefas, antaŭe estas pluvŝirmilo, kiu etendiĝas ĝis la trotuaro. La turopinto formas cepon. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kalvinana kutimo.

Fontoj redakti