Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Újváros)

La Kalvinana preĝejo estas la tria kalvinisma kirko en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely en loĝkvartalo Újváros (=Nova Urbo).

Kalvinana preĝejo de
Hódmezővásárhely-Újváros
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Csongrád
Dato de konsekro 1898
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Sándy
Konstruado
Specifo
Enhaveco 800 sidlokoj
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita ekstere el ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kalvinanoj vane peticiis jam en 1843 kaj 1847 por konstrui almenaŭ preĝdomon en la tiutempe dikiĝinta urboparto. Spite la fiaskon ili komencis kolekti monojn. Fine en 1897 la eklezio permesis konstruadon de nova preĝejo laŭ planoj de signifa arkitekto Gyula Sándy. Ĝi estis konstruita en la sekva jaro, samtempe la kalvinisma grupo formiĝis. La orgeno estis farita en 1796, la sonorilo en 1934.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo. En la preĝejkorto estas videbla busto de la unua pastro, kiu servis tie ĉi. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas kaj plene reliefas, meze la ĉefenirejo funkcias. La turo estas tre longa kaj havas ankaŭ horloĝon.La turopinto imitas suprojn de transilvaniaj turoj. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galeriojn.

Fontoj redakti