Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Tabán)

La Kalvinana preĝejo estas la kvara kalvinisma kirko en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely en loĝkvartalo Tabán.

Kalvinana preĝejo de
Hódmezővásárhely-Tabán
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hódmezővásárhely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Csongrád
Dato de konsekro 1905
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 850 sidlokoj
Longo 24 m (navo interne)
Larĝo 20 m (navo interne)
Alto 44 m (turo)
Konstrumaterialo masonita ekstere el flavaj-ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kalvinana eklezio decidis konstrui kirkon en 1897 en la tiutempe dikiĝinta urboparto Tabán. Tamen oni malpermesis la plian eklezian imposton, tial oni komencis kolekti monojn. En 1903 oni aĉetis parcelon kaj tuj komenciĝis la konstruado laŭ planoj de loka arkitekto József Borsos. Post 2 jaroj ĝi estis preta. La orgeno estis farita en 1937.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo, sed la fasado etendiĝas laŭ la trotuaro. En la preĝejkorto estas videbla busto pri pastro kaj eklezia verkisto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, meze la ĉefenirejo funkcias. La turo estas tre longa kaj havas ankaŭ horloĝon, kiu venis en 1725 el Nagyecsed. La horloĝo estis renovigita en 2012. Estas interese, ke ĝi havas nur etmontrilon, tial la horoj estas videblaj, la minutoj ne. La ĉefnavo havas ankaŭ krucnavon. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galeriojn.

Fontoj redakti