Kalvinana preĝejo (Hajdúbagos)
La Kalvinana preĝejo estas Monumento historia en vilaĝo Hajdúbagos (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Hajdúbagos | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hajdúbagos |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Dato de konsekro | 1970 (post la longa renovigado) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Ŝajnas - estis katolika kirko en la vilaĝo jam antaŭ invado de la tataroj (1241). Tamen oni konas gotikan kirkon Sankta Gerardo el la 15-a jarcento. Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi detruiĝis, tiutempe la loĝantoj sevis la kalvinismon. En la 17-a jarcento la preĝejo estis renovigita, trakonstruita al kalvinisma preĝejo, la sakristio estis plene malkonstruita. Tiutempe estis aparta sonorilostablo. Pluraj renovigaj laboroj okazis en 1775 kaj 1768, pli poste en 1783 kampanilo estis konstruita. La nuna formo estas videbla post trakonstruo en 1805, tiam oni ligis la kampanilon kun la navo. En 1884 la turo estis plialtigita. En 1944 pro la bataloj la preĝejo denove ruiniĝis, la renovigaj laboroj finiĝis nur en 1970. Renovigaj laboroj okazis inter 1996–2001 kaj en 2014.
Konstruaĵo redakti
La kirko situas sola en la preĝeja korto. La turo estas kvadrata kun apogpilieroj kaj plene reliefas en la fasado. La turopinto estas bulboforma baroka. La navo finiĝas en oklatera absido kun 3 apogpilieroj. Interne mankas ankoraŭ la galerio.