Kalvinana preĝejo (Hernádnémeti)
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Hernádnémeti (Hungario).
Kalvinana kirko de Hernádnémeti | ||
---|---|---|
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Hernádnémeti | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | István Katona | |
Konstruado | 1894–1895 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiEn la 1500-aj jaroj la katolikoj konstruis kirkon, sed la loĝantoj en la sama jarcento konvertiĝis al la reformacio. Tial en fino de la jarcento jam la kalvinanoj uzis la didomon. En 1713 ĝi estis renovigita, en 1800 pligrandigita. Pro kadukiĝo la turo estis malkonstruita en 1892, la restinta kirko en la sekva jaro, poste pli nova preĝejo konstruiĝis inter 1894-1895. La orgeno estis kreita en 1908, la horloĝo en la turon en 1912. La didomo estis renovigita en 2004.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo funkcias tra porĉo, poste tra la turo. Super la enirejo duonronda fenestro videblas. La turpinto estas plurlatera piramido, sed ankaŭ la absido estas plurlatera. La turo havas 3 sonorilojn.