Kalvinana preĝejo (Kázsmárk)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Kázsmárk (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Kázsmárk
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kázsmárk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika romanika preĝejo konstruiĝis en la 13-a aŭ la 14-a jarcento, sed la absido jam estas gotika. La unua mencio okazis en 1332. En 1640 la vilaĝo senhomiĝis, sed en 1667 la revenintaj kalvinanoj rekonstruis la kirkon, poste denove en 1721. La turo estis konstruita en 1873.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto (en la mezepoko en tombejo). En la korto kreskas grandaj arboj. Sur la fasado la turo reliefas. La romanika navo finiĝas en gotika absido kun apogpilieroj. La absido estas oklatera, kaj malpli larĝa, ol la navo. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La galeria balustrado estis pentrita en 1760.

Fontoj redakti