Kalvinana preĝejo (Kótaj)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kótaj.

Kalvinana preĝejo de
Kótaj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kótaj
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Oni konjektas, ke la kirko havas mezepokan devenon, ĉar arkitektoj trovis gotikajn partojn. En la iama Keresztút (nur ekde 1800 Kótaj) la loĝantoj proksimume en 1550 prenis la kalvinanan religion, eĉ ili akiris ankaŭ la kirkon. En la 18-a jarcento ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita laŭ baroko. La turo estis konstruita en la dua duono de la 19-a jarcento.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La eniro povas okazi tra la turo. La turopinto estas kvarlatera piramido. En mezo de la navo estas videbla enmurita pordo el la historiaj tempoj. En fino de la navo estas apogpiliero. La navo finiĝas en oklatera, malpli larĝa absido.

Fontoj redakti