Kalvinana preĝejo (Kaposvár)

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento [1] en urbo Kaposvár (Hungario). Ĝi estas la sola kalvinana kirko de la urbo.

Kalvinana preĝejo de
Kaposvár
La kalvinana preĝejo de Kaposvár en 2016
La kalvinana preĝejo de Kaposvár en 2016
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Dato de konsekro 1908
Konsekrinto episkopo Gábor Antal
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19061907
Specifo
Enhaveco 900 sidlokoj, 100 starlokoj
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj brikoj
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kalvinana grupo estis fondita en 1881, la meso okazis en lerneja ĉambro, ekde 1883 en luita ĉambro. La kalvinanoj kolektis monojn por vera kirko. Ĝi estis konstruita en 1888 kaj konsekrita en la sekva jaro. Post jaroj la kapacito ne sufiĉis, tial oni denove kolektis monojn. La nova, pli granda kirko kun pastra domo konstruiĝis en la jaroj 1906 kaj 1907. Intertempe inter 1902-1917 ankaŭ la luteranoj uzis la malnovan respektive novan kalvinanajn kirkojn. La malnova konstruaĵo estis forvendita, poste malkonstruita, sed oni portis la sonorilojn al la novan turon. En 1922 en la kirko Endre Bajcsy-Zsilinszky prelegis pri ideologio kaj politiko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo en korto. Ankaŭ Ĉina paŭlovnio vivis en la korto inter 1908-2014. En la fasado la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas. Akso de la konstruaĵo situas ĝuste ĉe la stratangulo kaj la akso tranĉas la angulon laŭ 45°. La enirejo estas tra la turo. La interna spaco estas krucoforma. La galerio etendiĝas ĉe ĉiuj ĉefmuroj.

Fontoj redakti