Kalvinana preĝejo (Kistarcsa)
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Kistarcsa (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Kistarcsa | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Kistarcsa
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kistarcsa |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1928 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
Post dominado de turkoj la alvenintaj loĝantoj estis grandparte katolikoj. La sporadaj kalvinanoj havis eklezian grupon nur kun la loĝantoj de la ceteraj proksimaj vilaĝoj. La nun videbla kirko estis konstruita en 1928. Nuntempe oni aranĝas ene ankaŭ koncertojn. En 2008]] ĝi estis renovigita. Areo de la paroĥo etendiĝis ankaŭ al Mogyoród (ĝis 1991), Csömör-Nagytarcsa (ĝis 2010), Kerepes (ĝis 2012), poste restis la sola Kistarcsa.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, la enirejo havas antaŭaĵon, kiu plene reliefas. Super la antaŭaĵo estas 3 malgrandaj fenestroj, pli supre nur unu. La plej supre la kvadrata turo altiĝas kun jupa piramida turpinto. En la turo la sonorilo estis kreita en 1931.