Kalvinana preĝejo (Kozármisleny)
La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kozármisleny (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Kozármisleny | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Kozármisleny
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kozármisleny |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Anna Gál |
Konstruado | 2001–2006 |
Specifo | |
Enhaveco | 150 seĝoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio redakti
Origine en tiu areo estis 2 apartaj vilaĝoj, kie loĝis germanaj, hungaraj kaj kroataj katolikoj. Tamen kelkaj kalvinanoj ankaŭ estis sporade. Monate po unu alvenis kalvinana pastro el Pécs kaj aranĝis diservojn en la lernejo. Ekde 1980 tio okazis en privataj domoj. Baldaŭ pliaj kalvinanoj alvenis, tial la katolika pastro permesis uzi la katolikan kirkon. En 1999 la kalvinanoj ricevis konvenan areon por konstrui kalvinanan preĝejon, kiu estis preta en 2006.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola, sed tre proksime la policejo etendiĝas. La kirko formas L-majusklon. La unua alo estas la navo kun turo, la alia alo estas la kunvena domo. La fasado estas malsimetria, maldekstre la turo reliefas. En la turo du sonoriloj loĝas. La turpinto estas piramida. La navo havas 2 enirejojn. La predikejo estis farita el ligno.
La kunvena domo estas teretaĝa kun mansardoj.