Kalvinana preĝejo (Lábatlan)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Lábatlan (Hungario).

Kalvinana preĝejo de Lábatlan
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Lábatlan
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Komárom-Esztergom
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Lábatlan estis konstruita katolika kirko en la 14-a aŭ 15-a jarcento, laŭ kelkaj arkeologoj pli frue. Estas mencio pri kirko Sankta Mikaelo el 1400. Dum dominado de turkoj la kirko ne ruiniĝis kaj en nekonata jaro la kalvinanoj akiris ĝin. En 1732 jam la kalvinanoj uzis ĝin. En 1788 oni konstruis la turon, kiu aspektas mezepoka, tamen nur novgotika. En 1894 la kirko plene estis trakonstruita, tial la mezepokaj partoj estis aŭ enmuritaj, aŭ malkonstruitaj. Depost arkeologia esploro restaŭrado okazis en 2001, ekde tiam denove estas videblak kelkaj mezepokaj elementoj.

Konstruaĵo redakti

La kalvinana kirko situas sola sur monteto. En la fasado meze la kvadrata turo plene reliefas, ĉe la anguloj du grandaj pilieroj estas videblaj. La enirejo funkcias tra la turo, tamen flanke kaj ne fasade, kiel kutime. La navo estas brikoforma kaj finiĝas en oklatera absido.Apud la turo oni konstruis ŝtuparejon al la galerio en 1894. Ankaŭ la absido havas pilierojn kaj mem la absido estas pli mallarĝa kaj pli malalta, ol la navo. Interne el la mezepoko nenio estas videbla. La internaj instalaĵoj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj redakti