Kalvinana preĝejo (Ládbesenyő)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Ládbesenyő (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Ládbesenyő
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ládbesenyő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika preĝejo konstruiĝis iam dum la mezepoko. Ekde 1586 jam la kalvinanoj uzis ĝin. Inter 1746-1756 la sakristio estis malkonstruita kaj la navo plilongigita. Ankaŭ la apogpilieroj tiutempe konstruiĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola inter kelkaj arboj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata kaj malalta turo plene reliefas. La turo laŭ la fasado havas nur suprajn fenestrojn, la enirejo por la turo estas en la maldekstra flanko. La navo havas reliefantan antaŭĉambron, kie la enirejo funkcias. Interne la iama pentrita plafono estas morterita. La lignaj galerioj estas pentritaj.

Fontoj redakti