Kalvinana preĝejo (Leányfalu)
La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Leányfalu (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Leányfalu | |
---|---|
La kalvinana preĝejo en Leányfalu
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Leányfalu |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | György Hamerli |
Konstruado | 1996–2000 |
Specifo | |
Enhaveco | 100 sidejo |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2016 Leányfalu, Szent Imre herceg útja 2. |
Historio
redaktiEn Leányfalu dum la historio plejparte katolikoj vivis, krome kalvinanoj, kiuj apartenis eklezie al Pócsmegyer. Ekde 1970 Leányfalu kaj Pócsmegyer havis komunan paroĥon, pli frue Leányfalu estis filio. La komuna kirko funkciis en Pócsmegyer. Tamen ekde 1939 en la iama restoracio de Leányfalu oni aranĝis kalvinismajn diservojn. En 1958 oni establis sonorilostablon kaj oni aĉetis sonorilon. En la jaro 1964 la diservoj translokiĝis al parto de ferieja domo. Vera preĝejo videbla nun konstruiĝis inter 1996-2000. Orgeno venis donace el Nederlando.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola, la fasado estas malsimetria, maldekstre la kvadrata turo altiĝas. La turpinto estas piramideca. Krom la navo ankaŭ la turo havas enirejon. somere interne oni aranĝas ankaŭ koncertojn.