Kalvinana preĝejo (Madocsa)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Madocsa.

Kalvinana preĝejo de
Madocsa
Kalvinana preĝejo en Madocsa
Kalvinana preĝejo en Madocsa
Luterana kirko • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Madocsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko oni fondis benediktanan monaĥejon kun kirko Sankta Nikolao proksimume en 1180. La kirko havis 3 navojn kaj 2 turojn. En 1425 la vilaĝo kaj la monaĥejo estis forlasitaj, poste dum dominado de turkoj ĝi iomete ruiniĝis. En 1560 jam denove vivis en Madocsa, sed la loĝantoj jam estis precipe kalvinanoj. Ili havis apartan kapelon proksime de la katolika preĝejo. Laŭ priskribo en 1729 muroj de la katolika preĝejo estis en bona stato. Tamen ĝi estis parte malkonstruita inter 1792-1796, el la ŝtonoj oni konstruis katolikan preĝejon en Bölcske. Inter 1803-1806 oni konstruis navon al unu el la parte restintaj turoj. En flanko de la navo oni eltranĉis novan enirejon. Ĝi estas la nun videbla kalvinana preĝejo. Oni renovigis ĝin en 1958, 1977 kaj 2010. Intertempe en 1975 arkeologoj elfosis fundamentojn de la monaĥejo kaj aliajn partojn de la kirko, poste reenterigis la restaĵojn. Ili konstatis, ke la origina preĝejo parte estis konstruita el ŝtonoj de la romianoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La absido estas duonronda kaj same alta kaj larĝa, ol la navo. Interne la galerioj havas stukojn.

Fontoj redakti