Kalvinana preĝejo (Monoszló)

La Kalvinana preĝejo estas mezepoka religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Monoszló.

Kalvinana preĝejo de
Monoszló
Turo de la Kalvinana preĝejo en Monoszló
Turo de la Kalvinana preĝejo en Monoszló
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Monoszló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste malfrugotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Katolika preĝejo Sankta Mikaelo estis konstruita en tiu loko en la 12-a aŭ 13-a jarcentoj. Dum la kontraŭturkoj bataloj la vilaĝo dufoje senhomiĝis. En la 17-a jarcento protestantaj etnobeloj alvenis. En 1751 tiu ĉi kalvinana preĝejo servis ankaŭ por protestantaj loĝantoj de Köveskál kaj Zánka. La postbaroka aspekto aperis en 1829 pro trakonstruo.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas laŭ la ĉefvojo sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtonbarilo. En la korto kreskas kornuso en arba formo, laŭ botanikistoj ĝi ekkreskis en epoko de Napoleono. En mezo de la fasado reliefas la kvadrata turo kun la ĉefenirejo. Alia enirejo funkcias en flanko de la navo, kie estas videbla timpano (arkitekturo) kun interne reliefo. La absido estas gotika kaj kvarangula, iom pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo. Interne la mebloj kaj la predikejo estis farita en 1830.

Fontoj redakti