Kalvinana preĝejo (Nagycsepely)

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Nagycsepely (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Nagycsepely
Kalvinana preĝejo de Nagycsepely
Kalvinana preĝejo de Nagycsepely
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagycsepely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La tiama katolika kirko estis konstruita iam dum la mezepoko. Supozeble dum dominado de turkoj la loĝantoj kalviniĝis, same la kirko. En 1703 serboj bruldetruis ĝin. Nur dum la pacaj tempoj en 1784 ĝi estis rekonstruita laŭ baroko, nature oni profitis la restintajn partojn. En 1854 signifaj trakonstruoj okazis laŭ Romantikismo, poste en 1894 la kirko estis pligrandigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La turo havas du apogpilierojn. La turopinto estas bulboforma. La ĉefenirejo funkcias tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo.

Fontoj redakti