Kalvinana preĝejo (Nyíracsád)

La Kalvinana preĝejo estas signifa monumento historia en vilaĝo Nyíracsád (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Nyíracsád
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyíracsád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfruromaniko, frugotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Onidire estis katolika sentura kirko en la vilaĝo jam antaŭ invado de la tataroj (1241). Ne nur la tataroj, sed ankaŭ la turkoj bruldetruis la kirkon, sed poste ĝi ĉiam rekonstruiĝis, eĉ grandparte restis la origina formo. En 1567 la loĝantaro ŝanĝis religion al kalvinismo, ankaŭ la kirko kalviniĝis. La originaj freskoj (pentritaj en la 14-a 15-a kaj 17-a jarcentoj) estis videblaj ĝis 1702, poste kovris ilin per kalkoj. En 1761 baroka portiko estis alkonstruita, inter 1794-1799 renovigaj laboroj, en 1902 aliaj trakonstruoj okazis, tiam oni malkovris la freskojn. Plena restaŭrado finiĝis en 1995, la malkonstruita sakristio estis rekonstruita kaj la freskoj estas denove videblaj.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola ĉe kurbiĝo de ĉefvojo. Antaŭ la fasado altiĝas la ligna sonorilostablo, iom poste la navo. Inter la sonorilostablo kaj navo estas ŝela ligna tegmento. La enirado estas ĉe la menciita tegmento, sed estas alia enirejo en flanko de la navo tra la portiko. La navo finiĝas en kvadratforma absido. Kaj la navo kaj la absido havas ŝtupajn apogpilierojn. Interne la predikejo havas farbojn el la renesanco.

Sonorilostablo redakti

Aparta sonorilostablo estis konstruita antaŭ la fasadon en 1779, malkonstruita en 1817 kaj pli nova estis konstruita. Ĝi denove estis malkonstruita en 1863. Restaŭristoj konstruis la plej novan sonorilostablon en 1995.

Fontoj redakti