Kalvinana preĝejo (Nyírmeggyes)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Nyírmeggyes.

Kalvinana preĝejo de
Nyírmeggyes
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyírmeggyes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrugotiko kun barokaj partoj
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ arkeologoj la tiam katolika gotika kirko estis konstruita iam inter la 14-a kaj 16-a jarcentoj. En la dua duono de la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. Ankaŭ nun la plej grava religio estas la kalvinismo en la grandvilaĝo. La konstruaĵo estis renovigita en 1742, en 1800 pligrandigita.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en stratangulo en korto. En mezo de la fasado la oklatera turo plene reliefas. La enirejo troviĝas en mezo de la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo, eĉ aparta enirejo al la galerio. La turopinto estas same oklatera piramido, kiu nekutime estis farita el brikoj. Kaj la turo kaj la navo havas apogpilierojn.

Fontoj redakti