Kalvinana preĝejo (Nyírpazony)
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Nyírpazony.
Kalvinana preĝejo de Nyírpazony | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nyírpazony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | komence gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
Historio redakti
Laŭ arkeologoj la (tiam katolika) malfrugotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. En 1550 ankoraŭ la katolikoj uzis ĝin, sed ili rifuĝis pro atako de turkoj en 1556. En 1696 jam nur kalvinanoj vivis en la vilaĝo, ankaŭ la kirko apartenis al ili. La kalvinanoj komence helpe de lignoj faris uzebla la ruinan preĝejon. En 1790 kun vestiblo kaj 1806 kun krucnavo ĝi estis pligrandigita, la nuna formo estas videbla ekde 1923. En 1990 alvenis novaj benkoj anstataŭ la malnovaj.
Konstruaĵo redakti
La preĝejo situas sola en korto. En mezo de la fasado la ŝtona ornamriĉa bordo farita en la 1480-aj jaroj estas videbla. La plej supre la kvadrata turo altiĝas (sed ne reliefas). La turopinto estas bulboforma baroko el la 18-a jarcento. La duonronda absido estas apogita per 2 pilieroj. Estas ankaŭ alia enirejo en la krucnavo.