Kalvinana preĝejo (Pálháza)

Kalvinana preĝejo en Pálháza

La kalvinana preĝejo de Pálháza estas sakrala konstruaĵo en urbo Pálháza (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Pálháza
Kalvinana preĝejo en Pálháza
Kalvinana preĝejo en Pálháza
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pálháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
paroĥo loke
Dato de konsekro 1826, 1911
Arkitektura priskribo
Konstruado 1826
Specifo
Enhaveco 210 sidlokoj
Longo 15 m
Larĝo 10 m
Alto 20 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri kalvinanoj en Pálháza okazis en 1770, tiam la kalvinanoj eklezie apartenis al Füzérkajata. Tiutempe la diservoj okazis en privataj loĝejoj. Inter 1811-1988 la kalvinanoj apartenis al Füzérradvány, poste Pálháza akiris paroĥan rajton. La preĝejo mem estis konstruita en 1826. Dum la sekvaj jardekoj kelkaj riparoj, trakonstruoj okazis. Inter 1908-1911 la kirko estis plene trakonstruita, la lasta renoviga laboro okazis en 1991.

Konstruaĵo redakti

La simpla preĝejo situas sola en korto, kie ankaŭ monumento estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turpinto estas piramida, en la turo 2 sonoriloj loĝas. La enirejo funkcias tra la turo, super la enirejo ronda fenestro estas videbla. Interne la galerio estis farita el ligno.

Fontoj redakti