Kalvinana preĝejo (Pápa)

La Kalvinana (nova) preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario (la plej granda preĝejo en Transdanubio), en urbo Pápa.

Kalvinana preĝejo de
Pápa
Kalvinana preĝejo en Pápa
Kalvinana preĝejo en Pápa
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pápa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1941
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko kaj novrenesanco
Konstruado 19321934 (ekstere)
Specifo
Enhaveco 1250 sidlokoj
Alto 50 m (ambaŭ turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La reformacio atingis Pápa-n jam en la 1520-aj jaroj, en 1537 plejparto de la loĝantoj estis luteranoj, kiuj uzis la paroĥan katolikan kirkon ĝis 1580, poste la kalvinanoj uzis ĝin. Pro la kontraŭturkaj bataloj ĝi plene estis detruita, sed en 1610 oni konstruis pli novan preĝejon. En 1629 la incendio detruis ĝin. En 1660 la katolikoj trude okupis la kirkon, sed post 3 jaroj la kalvinanoj konstruis propran preĝejon. En 1718 la reĝo ordonis forpreni ĝin, la kalvinanoj povis aŭdi mesojn nur en stokejo pri agrikulturaj iloj. Ekde 1752 la kalvinanoj rajtis aŭdi mesojn ekster Pápa en vilaĝo Adásztevel. Laŭ pli nova leĝo en 1783 kun permeso la kalvinanoj konstruis preĝejon en loko de la menciita stokejo. Inter 1784 kaj 1941 tio estis oficiale la kalvinana preĝejo de Pápa. Fine de la 19-a jarcento tiu kalvinana preĝejo jam ne sufiĉis por la kredantoj, tial oni planis konstrui pli grandan. La kolektita mono senvaloriĝis dum la 1-a mondmilito, tial la plano prokrastiĝis kaj realiĝis en la 1930-aj jaroj. En 1937 la ornamita predikejo kaj la ceteraj ĉefmebloj pretiĝis. En 1959 nova orgeno ekfunkciis.

Konstruaĵo redakti

La 2 turoj altiĝas ĉe la fronto flanke de la enirejo. La fasado estas ornamriĉa. La preĝejo havas unu ĉefnavon kaj ankaŭ malgrandan flankonavon. La internaj muroj estas blankaj laŭ la kutimo. Interne estas galerioj en 3 flankoj. En la malantaŭa parto estas la kalvinana oficejo. En la placo ĉe la preĝejo oni metis skulptaĵojn pri Petőfi kaj Mór Jókai.

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
 
Bildkarto pri la konstruo