Kalvinana preĝejo (Ráckeve)

Kalvinana preĝejo en Ráckeve

La kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en urbo Ráckeve (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Ráckeve
Kalvinana preĝejo en Ráckeve
Kalvinana preĝejo en Ráckeve
konstruaĵopreĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ráckeve
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1913
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Dobrovszky
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 19091913
Specifo
Enhaveco 850 homoj
Longo 35 m (interne)
Larĝo 12 m (interne)
Alto 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo, ekstere parte kovritaj per ruĝaj brikoj
Ligiloj
Adreso Ráckeve, Kossuth Lajos utca 6
vdr

Historio redakti

En la 16-a jarcento en tiu loko vivis katolikoj, kalvinanoj kaj ortodoksoj. La kalvinanoj uzis la ortodoksan barokan kirkon. En 1563 venis tien predikisto (baldaŭa episkopo) István Szegedi Kis, kiu en la sekva jaro venkis en diskuto kontraŭ katolika pastro. En 1909 pro incendio la kirko detruiĝis. Poste en la sama loko oni konstruis imponan novgotikan kirkon, kiu estis konsekrita en 1913. La orgeno estis kreita en la sekva jaro. En la 2000-aj jaroj la kirko estis renovigita.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto preskaŭ ĉe Danubobordo. Ĝi estas perfekta imitaĵo de preĝejo en Tiszakécske, tamen turo de Ráckeve estis pli alta per 2 metroj. Ĝi estas la plej alta turo en Ráckeve. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Krom la turo la konstruaĵo havas ankaŭ 10 turetojn. En la turo 4 sonoriloj loĝas. La navo havas krucnavon kaj finiĝas en kvarangula absido. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj.

Fontoj redakti