Kalvinana preĝejo (Szőlősardó)

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo (ne historia monumento!) en vilaĝo Szőlősardó (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Szőlősardó
Kalvinana preĝejo de Szőlősardó
Kalvinana preĝejo de Szőlősardó
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szőlősardó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine estis gotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika gotika preĝejo unue estis menciita en 1324. En 1567 la loĝantoj ŝanĝis la eklezion al kalvinismo, tial poste ili uzis la kirkon. En 1726 ĝi plene trakonstruiĝis, en 1870 la unukolora ligna plafono estis konstruita. Denovaj trakonstruoj okazis en 1948 kaj inter 1964-1968. El la mezepoko nur la fundamento restis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas ĉe stratangulo sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per ŝtona muro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas plurlatera piramido. La navo finiĝas en duonronda absido. En flanko de la navo antaŭĉambro plene reliefas. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Estas 2 galerioj, malgranda en la absido, pli granda kontraŭe.

Fontoj redakti

 
Kalvinana preĝejo de Szőlősardó
 
Kalvinana preĝejo de Szőlősardó