Kalvinana preĝejo (Szamossályi)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Szamossályi.

Kalvinana preĝejo de
Szamossályi
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szamossályi
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 sidlokoj
Longo 20 m (interne)
Larĝo 11 m (interne)
Alto 30 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ la supozoj la (tiam katolika) gotika kirko estis konstruita en la dua duono de la 15-a jarcento. Supozeble en mezo de la 16-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon. Ankaŭ la preĝejo kalviniĝis. En 1794 la kirko estis renovigita, sed iom poste inundo plene detruis ĝin. Pli nova preĝejo estis konstruita inter 1835 kaj 1865 (laŭ alia fonto jam en 1829). Inter 2007 kaj 2013 ĝi plene renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en parko. La fasado estas simetriala, meze la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas, sed depost supra nivelo de la navo ĝi transformiĝas al oklatero. La turo estas ankaŭ elvidejo, tamen ĝi havas eksteran interesaĵon. Ĝi estas oblikva, la diferenco estas 80 centimetrojn. La enirejo estas tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navoflanko. La absido estas duonronda. La navo kaj la absido estas apogitaj per pilieroj. Interne la muroj estas blankaj.

Fontoj redakti

 
Aerfoto