Kalvinana preĝejo (Szentkirály)

La Kalvinana preĝejo estas la sola Monumento historia en vilaĝo Szentkirály (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Szentkirály
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentkirály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La katolika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, en sekvanta jarcento ĝi jam estis rekonstruita. La loĝantoj iĝis kalvinanoj dum dominado de turkoj, tial ili uzis la katolikan preĝejon. En 1692 la loĝantoj forlasis la vilaĝon, baldaŭ nur sporadaj loĝdomoj estis konstruitaj. En 1901 la loĝantoj konstruis kalvinanan kaj katolikan kirkojn, la kalvinana estis konstruita sur la jam ruina mezepoka kirko. Nature oni profitis la restintajn murojn. Menciindas, ke la nova vilaĝo jam trovis lokon iom for de la kalvinana preĝejo.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola ekster la vilaĝo sur tre malalta monteto, tamen apude troviĝas apartaj paroĥo kaj nova preĝdomo. Apude estis tombejo ekde la 11-a jarcento. La kirka fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas kun la enireja pordo. La absido estas kuboforma kaj pli malalta kaj mallarĝa, ol la navo.

Fontoj redakti