Kalvinana preĝejo (Túrkeve)

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Túrkeve.

Kalvinana preĝejo de
Túrkeve
Preĝejoturo en Túrkeve
Preĝejoturo en Túrkeve
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Túrkeve
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko kaj klasikismo
Konstruado
Specifo
Longo 53 m
Larĝo 16 m
Alto 42 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La preĝejo konstruiĝis en nekonata tempo, kiu estis pligrandigita en 1755. En la 19-a jarcento ĝi estis kelkfoje trakonstruita, la plej menciinda okazis en 1847. En 1821 la turo estis plialtigita. La malnova orgeno funkciis inter 1835-1908. En 1982 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola. La unusola turo formas kvadraton kaj kreskiĝas rekte el la unusola navo. La turo havas rondbalkonon por la fajrobrigado. Fasado de la konstruaĵo havas 3 enirejojn. Interne la mebloj pretiĝis en la 19-a jarcento. La interna galerio havas 2 etaĝojn.

Fontoj redakti

 
Fasado de la kalvinana kirko