Kalvinana preĝejo (Tiszabura)

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Tiszabura (Hungario).

Kalvinana preĝejo de
Tiszabura
Kalvinana preĝejo en Tiszabura
Kalvinana preĝejo en Tiszabura
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszabura
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Konstrujaro de tiu ĉi (tiam gotika) kirko estas disputata - eble en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. Laŭ supozo la husanoj havis longe la kirkon. La kalvinanoj akiris ĝin en 1734 kaj ili pligrandigis la kirkon inter 1799-1806, eĉ ili konstruis turon. La orgeno estis farita en 1898. En 1958 renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas bulboforma. La navo havas flanke vestiblon, kie alia enirejo funkcias. La gotika absido estas oklatera kaj iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne feraj pilieroj tenas la lignan galerion. La mebloj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Fontoj redakti