Kalvinana preĝejo (Vadna)

La Kalvinana preĝejo estas religia malnova konstruaĵo en la vilaĝo Vadna (Hungario). La preĝejo el la mezepoko pro la signifaj trakonstruoj ne havas la statuson historia monumento.

Kalvinana preĝejo de
Vadna
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vadna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj
Longo ĉirkaŭ 18 m (interne)
Larĝo ĉirkaŭ 9 m (interne)
Alto 28 m (turo)
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri paŭlana romanika kirko okazis en 1250. En la 15-a jarcento ĝi estis plene trakonstruita laŭ gotiko. Tamen nur kelkaj fragmentoj estas videblaj el la gotika periodo. Laŭ dokumento en 1578 jam la kalvinanoj uzis la kirkon. En 1695 signifaj renovigaj laboroj okazis. Inter 1820-1826 oni trakonstruis la preĝejon, poste en 1862 ĝi bruldetruiĝis. En la sekvanta jaro oni rekonstruis la preĝejon, samtempe plene nova turo estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1930.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Fundamento de la navo estas trapezo. Interne troviĝas du lignaj galerioj. La ligna plafono estas ebena kaj pentrita blue kun flavaj steloj. Oni trovis kelkajn freskopartojn nun nevideblajn.

Fontoj redakti