La kamŝafto [1] estas ŝafto de maŝino ekipita per unu aŭ pluraj kamoj, kiuj ekigas difinitan agon je ĉiu turno de la ŝafto.

Turniĝanta kamŝafto
Kamŝafto aktivigas valvojn de motoro

Interalie kamŝaftoj estas uzataj en kontroliloj por aktivigi elektrajn ŝaltilojn, sed ilia plej grava kaj konata uzo estas tiu en piŝtomotoroj (eksplodmotoro).

Kamŝafto de piŝtomotoro redakti

En piŝtomotoro la kamŝafto estas parto de la kontrolilo de la enlasantaj kaj ellasantaj valvoj. Ĝia tasko estas malfermi kaj fermi la valvojn en la ĝusta momento, por ebligi bonan funkciadon de la motoro.

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1105