Kamal Tabrizi
(Alidirektita el Kamal TABRIZI)
Kamal Mosaffaj Tabrizi, aŭ kiel ĉiam citite Kamal Tabrizi perse: كمال تبريزي, estas irana reĝisoro. Li naskiĝis en Teherano, Irano en la 27a de septembro 1959. Finstudinte la fakon Kino kaj Televido en la Universitato de Artoj (Daneŝgahe Honar), li komencis sian karieron kiel fotografisto, scenaristo kaj reĝisoro de mallongaj filmoj elde la jaro 1979. Lia filmo "Patrina amo" (Mehre Madari) akiris kelkajn premiojn en diversaj filmfestivaloj.
Kamal Tabrizi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1959 (64-jaraĝa) en Teherano |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Filmetoj redakti
Filmoj redakti
- La pasado (1988)
- Sur altaro de amo (1990)
- Fino de infaneco (1993)
- Patrina amo (1999)
- Ŝejda (2000)
- Ĉielen rigardu de temp' al tempo (2002)
- La vent-tapiŝo (komuna produkto de Irano kaj Japanio) (2002)
- Lacerto (2003)
- Panpeco (2004)
- Ĉiam virino enestas la aferon (2007)
- De la prezidanto ne prenu premion (2008) (sed surekraniĝis nur en 2015)
- Kuranto de la Tero (komuna produkto de Irano kaj Japanio) (2009)
- Trankvilaj stratoj (2010)
- La sentema klaso (2013)
- Dolĉa gusto de fantazio (2014)
Televiziaj serioj redakti
- Lejli estas kun mi (1995)