Kambej-Golfo
Kambej-Golfo aŭ Golfo de Ĥambato estas golfo de Araba Maro laŭlonge de la okcidenta marbordo de Barato, en la subŝtato de Guĝarato. Ĝi proksimume longas 130 kilometrojn , kaj disigas Katiavar-Duoninsulon de la orienta parto de Guĝarato okcidente.
Kambej-Golfo | ||
---|---|---|
golfeto [+] | ||
Akvejo | Araba Maro, Hinda oceano | |
Koordinatoj | 20° 43′ 50″ N, 72° 17′ 51″ O (mapo)20.7305272.29749Koordinatoj: 20° 43′ 50″ N, 72° 17′ 51″ O (mapo) | |
Larĝo | 50 km (31 mi) | |
Profundo | 130 km (81 mi) | |
Kambej-Golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Gulf of Khambhat [+] | ||
Tapti-Rivero kaj Narmado enfluas en Kambej-Golfon. Tiu ĉi malprofundas, kaj abundas sablobenkoj kaj enakvaj sablodigoj inkluzive de Mal-Sablobenko ĉe la riverbuŝo kaj Malaka-Sablobenko ĉe la enirejo de la golfo en Araban Maron. La golfo estas konata por siaj ekstremaj alflu-reflu-ciklaj niveldiferencoj kiuj plie ŝanĝas mirige rapide. Je malalta tajdo la fundo estas preskaŭ seka je iu distanco de la urbo de Khambhat.
En la marborda urbo Alang, la ŝipomalkonstruado profitas de la ekstremaj flusoj de la golfo. Grandaj ŝipoj estas surgrundigitaj dum la dufoje-ĉiumonataj plej altaj tajdoj, kaj estas malmuntitaj kiam la akvo retiriĝas.
Kambej-Golfo estis grava centro de komerco ekde antikvaj tempoj. Ĝiaj havenoj ligas centran Baraton al la markomercitineroj de la Hinda Oceano. Bharuch, Surat, Ĥambato, Bhavnagar, kaj Daman estas historie gravaj havenurboj. Bharuch estis grava ekde antikvaj tempoj; Khambhat estis la ĉefa haveno de la golfo en la Mezepoko, sed post la ŝlimigado de sia haveno, Surat pliiĝis al eminenteco kiel la plej grava haveno de la Mogola Imperio.