Kambizo la 1-a

(Alidirektita el Kambizo la 1-a (Persio))

Kambizo la 1-a (latine Cambyses, greke Καμβύσης, malnovperse Kambujiĝa) estis persa reĝo de Anŝano (? – 559 a.K.), patro de Ciro la Granda, kiu poste iĝis fondinto de la Persa Imperio.

Kambizo la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 7-a aŭ 6-a jarcento a.Kr.
Morto 559 a.Kr.
en Pasargado
Tombo Pasargado vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Ciro la 1-a vd
Edz(in)o Mandana de Medujo vd
Infanoj Ciro la 2-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kambizo estris la persajn grupojn kiuj loĝis ĉirkaŭ la elama urbo Anŝano, proksime al la nuna Ŝirazo, areo konata kiel Parsa (en persa lingvo) aŭ Persis (en greka lingvo), tie kie antaŭe estis la plej orienta regiono de la regno Elamo. Kaj Kambizo la 1-a kaj lia patro Ciro la 1-a kaj poste Ciro la 2-a uzis la titolon «reĝo de Anŝano».

Laŭ la tradicia genealogio, baziĝinta sur la verkoj de Herodoto kaj la Behistun-surskribo, Kambizo apartenis al la dinastio de la aĥemenidoj, kiu regis en la regiono ekde la 8-a jarcento a.K. Plejverŝajne, kiel la historiistoj grekaj Herodoto kaj Ktezio mem skribis, en la epoko de Kambizo, la persoj estis vasaloj de Medio, kvankam ne ekzistas datumoj tiuepokaj por konfirmi tian aserton.

Mandana (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 584 a.K. - nekonata mortojaro), filino de Astjago, la reĝo de Medio, estis edzino de Kambizo kaj naskis la estontan reĝon Ciro la 2-a, kiu metis finon al la meda dinastio kaj ekigis la persan aĥemenidan dinastion.