La Kamboĝa perdrikoBrunkapa perdriko (Arborophila cambodiana) estas mezgranda birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj subfamilio de Perdrikenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamboĝa perdriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Arborophila
Specio: A. cambodiana
Arborophila cambodiana
(Delacour & Jabouille, 1928)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 28 cm longa, distinga perdriko ĝenerale bruna kun ĉefe senmarka bruna kapo, kiu nomigas la specion laŭ alternativa komuna nomo. Ankaŭ la resto de la korpo estas bruneca, kun blanka punkteco en suba dorso. Subaj partoj estas pli helaj kun flanka strieco.

Ĝi estas sufiĉe diferenca al ĉiu ajn perdriko loĝanta ene de sia teritorio. La eksterlima Stridorsa perdriko, A. brunneopectus, havas similajn suprajn partojn, sed ĝi estas tipe malpli markata je nigro.

Ankaŭ la voĉo similas al tiu de A. brunneopectus, ĉar elsendasa rapidan serion de laŭtaj notoj "brr", konduke al separata serio de duoblaĵoj "ŭi-ŭu" (kun ascenda unua noto).

Ĝi troviĝas nur en okcidenta Kamboĝo, ĉefe ĉe la montoj Kardamomoj, kie ĝi estas komuna inter 200 kaj 300 m, kaj najbaraj lokoj de Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Oni agnoskas du subspeciojn, kiuj estas la jenaj:

  • diversa, Riley, 1930 - sudorienta Tajlando. Eble ĝi meritas traktadon kiel separata specio.
  • cambodiana, Delacour & Jabouille, 1928 - sudokcidenta Kamboĝo.

La totala populacio estas ĉirkaŭkalkulata de 20,000-50,000 individuoj.

Ĝi loĝas en ĉiamverdaj arbaroj de deklivoj kaj ebenaĵoj, kaj estis konstatita ankaŭ en malfermaj areoj. Ĝi ĝenerale troviĝas en montoj el 700-1,400 m en Tajlando, kaj en ebenaĵoj (ĝis 1,000 m) en Kamboĝo, kvankam ĝi estis konstatita sube ĝis 300 m kaj 400 m en ambaŭ landoj, kaj ĝis 200 m en Kamboĝo. Ĝi komune formas grupojn de 5-6, kvankam grupoj de ĝis 30 individuoj estis foje observataj kune.

La dieto inkludas formikojn, termitojn kaj aliajn senvertebrulojn kiuj estas akirita per skrapado inter mortinta foliaro. Ĝi estis observata ankaŭ manĝanta en rizkampoj de montetoj inter novembro kaj januaro.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti