Kamenná Poruba (distrikto Žilina)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenná Poruba

Kamenná Poruba (hungare Kővágás [kOvAgAŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kamenná Poruba
hungare: Kővágás
municipo
Municipo Kamenná Poruba el monto Sokol. En fono Rajecké Teplice
Oficiala nomo: Kamenná Poruba
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Malgranda Fatro
Situo Kamenná Poruba
 - alteco 484 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 25″ N 18° 41′ 12″ O / 49.09028 °N, 18.68667 °O / 49.09028; 18.68667 (mapo)
Areo 14,1823 km² (1 418,23 ha)
Loĝantaro 1 843 (31.12.2010)
Denseco 129,95 loĝ./km²
Valkaldrono Rajecká kotlina
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 14
Tel. prefikso +421-41
NUTS 517658
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Kamenná Poruba, Žilina District
Retpaĝo: www.e-obce.info/kamennaporuba/
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kamenná Poruba situas laŭ traira flankovojo. Rajecké Teplice troviĝas je 4, Žilina je 16 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1368 en formo "Stephanburbaya". La pli nova, parte hungara loknomo "Kewporuba" aperis en 1511. En 1784 652 vilaĝanoj (105 familioj) loĝis en 81 domoj, en 1828 709 vilaĝanoj loĝis en 102 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kőporuba, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kővágás 677 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kamenná Poruba 1780 homoj, (1775 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti