Kameruna frankolino

La Kameruna frankolinoMontkameruna frankolino (Francolinus camerunensis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Ĝi troviĝas nur en la (ĉefe sudorientaj, sed ankaŭ nordorientaj) deklivoj de Monto Kameruno en okcidenta Kameruno. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. swierstrai. Ĝi estis separata en la genro Oreocolinus. Monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kameruna frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. camerunensis
Francolinus camerunensis
(Alexander, 1909)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 33 cm surterema ĉasbirdo kun ruĝaj beko kaj kruroj. Masklo estas grizeca sube kun tre brunaj supraj partoj kaj distingaj ruĝaj beko, ĉirkaŭokula areo, kruroj kaj piedoj. Ino havas similkolorajn mildajn partojn sed plumaron makulecan brunan sube kun tre striecaj supraj partoj. Nematuruloj similas al ino, sed havas nur ne markatan striecon sube. Similaj specio estas la Skvama frankolino, F. squamatus, kiu havas pli malhelajn subajn partojn kaj ne havas nudan ruĝan haŭtaĵon ĉirkaŭokulan. La voĉo estas tre distinga, priskribita kiel altatona kaj triobla fajfo.

Tiuj afrotropisaj birdoj loĝas en densa subkreskaĵaro de praarbaroj kaj klarejoj inter 850-2,100 m. Ili ŝajne toleras ankaŭ duarangajn arbarojn kaj estis observataj en savana arbustara vivejo sekve de incendiaj arbaroj. Ili manĝas berojn, herbosemojn kaj insektojn kaj la reprodukta sezono koincidas kun la seka sezono, kaj ovodemetado okazas inter oktobro kaj decembro.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La populacio estas el 1,000 al 2,500 individuoj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti