Kamień Pomorski

urbo en Pollando

Kamień Pomorski (laŭvorte "Kamień ĉe la maro" aŭ "Kamień en Pomerio", kaŝube: Kamiéń, Chamin 1124, 1140, Camin 1159, Camyn 1176, Steinborg 13a jc, platgermane: Cammin, germane: Cammin in Pommern) - estas kuracloka urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Okcidenta Pomerio de Pollando, situana nur 7 km de la Balta Maro. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Gryfino. En 2021 en la urbo vivis 8 564 loĝantoj.

Kamień Pomorski
germane: Cammin in Pommern

Blazono

Blazono
Hansa urbo
Kamień Pomorski (Pollando)
Kamień Pomorski (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Kamienia Pomorskiego
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto Distrikto Kamieński
Komunumo Komunumo Kamień Pomorski
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 53° 58′ N, 14° 47′ O (mapo)53.96972222222214.785833333333Koordinatoj: 53° 58′ N, 14° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 10 m
Areo 10,75 km²
Loĝantaro 8564 (en 2021)
Loĝdenso 797 loĝ./km²
Poŝtkodo 72-400
Telefona antaŭkodo 91
Aŭtokodo ZKA
TERYT 4324307034
Estro Stanisław Kuryłło
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Stary Rynek 1
Poŝtkodo de estraro 72-400
Telefono de estraro 91 382-11-57
Fakso de estraro 91 382-25-028
Ĝemelaj urboj Lünen, Porvoo, Torgelow, Bromolla, Kowary
Komunuma retejo http://www.kamienpomorski.pl
vdr
La malnova blazono de la urbo Kamień Pomorski
Migra ŝtonego alportita tien dum la glaciepoko, de tio devenas la nomo de la urbo Kamień Pomorski (Pomeria Ŝtono)
La mapo de insulo Wolin / Volino kun montrita urbeto Kamień Pomorski
La Urbodomo en Kamień Pomorski (en la fono), el la 14a jc

Kamień Pomorski estis la unua konata ĉefurbo de Pomerio.

La Reĝa ŝtonego redakti

La namo de la urbo devenas de la tempo de la iamaj slavoj nomataj vendoj kaj de la Migra ŝtonego alportita tien dum la glaciepoko, de tio devenas la nomo de la urbo Kamień Pomorski (Pomeria Ŝtono) (vidu la apudan foton). Nun la ŝtono (vidu la supran foton) havas 20 m (perimetro) kaj je 3 metroj superas la akvonivelon, antaŭe pli granda, sed en la 19 jc ĝi estis ekspluata kiel fonto de granito fare de lokaj ŝtonistoj. La griza koloro de la ŝtono devenas de la kvarco kaj la roza koloro de la feldspato kaj plagioklazo (miksaĵo de albito kaj anortito). Laŭ la legendo sur tiu ŝtono en la jaro 1121 pola reĝo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa observis la defiladon (paradon) de sia milit-floto.

Historio redakti

  • Dum la 9a kaj 10a jc loĝis tie slavaj gentoj tn. volinanoj (fiŝista setlejo kaj kastelo/burgo), vidu la supran mapon de Pollando kun la tereno de hodiaŭa Kamień Pomorski - dum la regado de unua pola princo Mjeŝko la 1-a (vidu la suban mapon),
  • En la 11a jc estis tie jam granda kastelo/burgo de la okcident-pomeriaj princo kaj Kamień Pomorski estis la unua konata ĉefurbo de Pomerio,
  • En la jaro 1124 – aperis la plej malnova mencio pri la Kamień Pomorski dum la regado de Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa (vidu la suban mapon),
  • En la 12a jc - la urbo jam havas fortikaĵoj, foir-placon ĉe la Orienta Pordego, la havenon la Golfo de Karpinka; kaj komencas la rapida disvolvo de la urbo Kamień Pomorski post la falo de la urbo Wolin (Volino),
  • En la jaro 1176 – translokigo de la episkopa sidejo el Volino al Kamień Pomorski,
  • En la jaro 1274 – Kamień Pomorski ricevas la urborajton laŭ la leĝo de Lubeko,
  • En la 14a jc – Kamień Pomorski apartenas al la Hansa ligo (tio estis komerca ligo de 100-160 mezepokaj germanaj urbetoj origine ĉirkaŭ la Balta maro. Poste aliĝis ankaŭ urboj kun komercaj rilatoj tien. La ligo floris de 1241 ĝis la jaro 1441),
  • En la jaro 1545 – okazis la sekularigo de episkopejo de Kamień Pomorski, ekestis la luterana episkopejo, kiu ekzistis ĝis la jaro 1648,
  • En la 17a jc – la urbo ekestas en la manoj de Svedio, poste de Brandenburgio, kaj poste ĝis la fino de la Dua Mondmilito en Reĝlando Prusio,
  • En la jaro 1876 – oni malkovris la sal-fontojn - la urbo Kamień Pomorski ekestas la kurac-loko.

Partneraj urboj redakti

Honoraj civitanoj de la urbo redakti

Gefiloj de la urbo redakti

Uwe JOHNSON (naskiĝinta en la 20-a de julio 1934 en Cammin in Pommern, mortinta la 13-an de marto 1984 en Sheerness) estis germana verkisto aparteninta al la verkista rondo Gruppe 47. (vidu la apudan foton de lia busto staranta antaŭ la gimnazio en Güstrow)

Klausjürgen WUSSOW (naskita la 30-an de aprilo 1929 en Cammin in Pommern, mortinta la 19-an de junio 2007 en Rüdersdorf bei Berlin) estis germana aktoro kaj treege populara televidaktoro. (vidu la apudan foton de lia tombo staranta en la tobejo en Berlino)

Gravaj personoj ligitaj kun la urbo redakti

Ewald Georg von Kleist - vivo kaj eltrovaĵoj redakti

Ewald Georg von Kleist studis jurosciencon en Leipzig kaj Leiden, de 1722 al 1747 li estis dekano de la katedralo de Kamień Pomorski (germane: Cammin) kaj poste prezidanto de la korta tribunalo en Koszalin. Li estis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj en Berlino.

Li apartenis al la nobela pomeria familio von Kleist, lia patro estis la subdistriktestro Ewald Joachim von Kleist (1657-1716).

Ewald Georg von Kleist faris sciencajn eksperimentojn. En 1745 li eltrovis la "skuantan botelon" kaj la 4an de novembro 1745 li skribis pri lia eltrovaĵo al J.K. Lieberkühn en Gdansko, kiu provis refari la eksperimenton sed ne sukcesis. Kleist skribis al pluraj sciencaj societoj kiuj komence ne sukcesis en ripetado de la eksperimento. Sendepende de Kleist la profesoro pri fiziko de la Universitato de Leiden Pieter van Musschenbroek, faris la saman eltrovaĵon en 1746. Pro tio, la "skuanta botelo", kiu fakte estis la unua elektra kondensilo, estas konata kun la nomo Botelo de Leiden. (vidu la suprajn fotojn de memortabulo dediĉita al li kaj lian Botelo de Leiden)

Historiaj monumentoj redakti

Sur la tereno de la nuna Malnova Urbo la historia mezepoka urbo estis grandparte detruita en la jaro 1945 kaj en la 60-aj jaroj de la 20 jc tie oni konstrius tie la kelketaĝaj domoj. Malgraŭ tio la tuta tereno de la Malnova Urbo estis enskribita sur la liston de la historiaj monumentoj. La katedrala ensemblo en Kamień Pomorski estis agnoskita kiel monumento de historio. La urbo troviĝas sur la itinero de la romanika arto en Pollando.

  • La katedrala ensemblo
    • La kun-katedralo de Sankta Johano Baptisto en Kamień Pomorski - romanik-gotika baziliko, la historia katedralo de la pomeria diocezo, nun ĝi plenumas funkcio de la paroĥa preĝejo kaj de kun-katedralo de la arki-diocezo de Szczecin kaj Kamień Pomorski
 
La episkopa palaco (kurio) en Kamień Pomorski
    • La palaco de episkopoj en Kamień Pomorski – renesanca domo de episkopa kurio konestruita en 15a jc, grandparte rekonstruita en la 16a jc (vidu la apudan foton)
    • Monaĥeja ĝardeno el la 13a jc kun kanonikejo kaj mastrumadaj konstruaĵoj el la 18a jc
    • La domo de sakristiano, el la 19a jc, nun loĝdomo
    • Domo de dekano – el 18a jc, dum la jaroj latach 1722–1747 Ewald von Kleist faris sciencajn eksperimentojn. En 1745 li eltrovis la "skuantan botelon" kaj la 4an de novembro 1745 li skribis pri lia eltrovaĵo al J.K. Lieberkühn en Gdansko, kiu provis refari la eksperimenton sed ne sukcesis. Kleist skribis al pluraj sciencaj societoj kiuj komence ne sukcesis en ripetado de la eksperimento. Sendepende de Kleist la profesoro pri fiziko de la Universitato de Leiden Pieter van Musschenbroek, faris la saman eltrovaĵon en 1746. Pro tio, la "skuanta botelo", kiu fakte estis la unua elektra kondensilo, estas konata kun la nomo Botelo de Leiden.
    • La kanonikejo – konstruita en la 18a jc, nun loĝdomo
    • La kanonikejo – nun virina monakejo
    • La domo de la komunumo de protestantoj, el la jaro 1934, nun la domo de pastroj-emeritoj
 
La Preĝejo de la Ĉielenpreno de Maria en Kamień Pomorski
    • La lernejo – konstruita dum la jaroj 1907–1909, nun elementa (fundamenta) lernejo
    • La domo por fraŭlinoj – konstruita dum la jaroj 1691–1694, nun loĝdomo
    • La gotika katedrala Monaĥeja ĝardeno – el 13a jc
    • La katedralaj defend-muroj
  • La Malnova Urbo
 
La Turo de Piastoj kaj la Pordego de Wolin / (Volino)
    • La urbodomo en Kamień Pomorski – ĝi estas gotika kaj triarkada subombraĵo de la orienta flanko kaj riĉe ornamita fasado (frontospico) (vidua la foton en la supra parto de la artikolo)
    • La juĝejo – la konstruaĵo de la Distrikta Juĝejo kaj arestejo ĉe la strato Kościuszki
    • La brikdomoj – la histriaj brikdomoj ĉe la Urboplaco kaj ĉe la strato Kościuszki
    • La mezepokaj urbaj defendmuroj (vidu la suban foton)
 
La defend-muroj en Kamień Pomoski
    • La Wolin-pordego – la gotika urbopordego el la 14a jc, nun sidejo de la Muzeo de la Ŝtonoj en Kamień Pomorski (vidu la apudan foton)
    • La Turo de Piastoj – la gotika turo el la 14a jc, ĉe la urbopordego de Wolin (Volino)
 
La Wolin-pordego kaj Turo de Piastoj – la gotika urbopordego kaj la turo el la 14a jc, nun sidejo de la Muzeo de la Ŝtonoj en Kamień Pomorski

La Muzeo de la Ŝtonoj en Kamień Pomorski: en la kolekto estas fosilioj de dinosaŭroj, i.a.: skeletoj de deinoniko kaj ornitolesto krome ostoj de tiranosaŭro, alosaŭro, barionikso, celofizo kaj strutomimo, krome fosilia nesto kun 33 ovoj de dinosaŭroj. Krome en la kolekto estas multaj mineraloj (i.a. la plej granda en Pollando broso de ametisto), sukcenoj kaj meteorŝtonoj (aeroŝtonoj, aerolitoj, meteoritoj) kaj ŝtonigitaj trilobuloj, amonitoj, ortocerasoj (naŭtiloj) el la prahistoriaj maroj. Kadre de la ekspozicio estas: historia ekspozicio pri la urbo kaj replikoj de la mezepokaj armiloj kaj kirasoj. El la terasoj de la turo estas belega panoramo de la urbo kaj de la golfo de Kamień Pomorski.

  • La Monto Żalnik (legu: ĵalnjik)
 
La Preĝejo de Sankta Nikolao en Kamień Pomorski
    • Sankta Nikolao – el la 14a jc, pligrandigita en la 17a jc, plenumis la rolon de la preĝejo por la popolo (kredantoj) kiu ne rajtis partopreni en la sanktaj mesoj (diservoj) en la katedralo (vidu la apudan foton)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti